Olivero de Paderborn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ceteraj titoloj | kardinalo | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1170 en Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 11-an de septembro 1227 en Otranto | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1223–1225) katolika sacerdoto historiisto teologo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Paderborn | |||||
Dum | 1223 ĝis 1225 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Olivero de Paderborn, konata ankaŭ kiel Oliver von Paderborn, Thomas Olivier aŭ Oliver, Olivero la Saksa, aŭ Olivero de Kolonjo, estis episkopo de Paderborn de 1223 ĝis 1225. La papo Honorio la 3-a faris lin kardinalo en 1225. Li estis la unua episkopo de Paderborn kiu ekestis kardinalo. Oliver ludis gravan rolon en la krucmilitoj.
En 1207 li studis mallonge en Parizo kaj poste predikis por la Albigensa krucmilito. Li poste predikis por la Kvina krucmilito.
En la jaro 1218 venis germana armeo gvidita de Olivero de Kolonjo kaj nederlandaj, flandraj kaj frisaj taĉmentoj subgvide de Vilhelmo la 1-a, la grafo nederlanda. Estis decidite ekataki kontraŭ haveno Damietta en Egiptio, per kio ajubidoj perdis sian plej riĉan dependujon kaj samtempe eblis ekataki kontraŭ la islama Palestino de sude, kaj samtempe fermi aliancon kun ikonija sultano en Anatolio, kiu ekatakus kontraŭ Sirio, pro kio la ajubidoj estus devigitaj batali en du batalfrontoj.
Poste li restis dum kelkaj jaroj en Mezoriento dediĉita al erudicio kaj religia polemiko kontraŭ islamanoj. Reveninte al Germanio, el 1223 li predikis por la Sesa krucmilito estrota de la imperiestro Frederiko la 2-a kaj kvankam li klopodis aliĝi al tio en 1227, li mortis pro malsano, kiu suferigis krucmilitistojn.